Humaneco (de la latina vorto humanitas, "homeco") laŭ PIV estas la karakterizaĵo de homo humana, do persono "posedanta la plej noblajn ecojn de la homo, kompatemon, bonfaremon kaj helpemon". La vorto proksime rilatas al la filozofia-ideologia konceptaro de humanismo, kies baza spirita sinteno estas la humaneco, sed ekzistas sendepende de la filozofio. Konsekvence ĝi ne rilatas al iu certa epoko, iu certa kulturo aŭ religio, sed estas karakterizaĵo universale homa. Tamen eblas limigi, ke la vorto unuavice atribueblas al konkretaj individuoj kaj ilia momenta konduto – nomi tutan kulturon aŭ ŝtaton "humaneca", povas facile esti trosimpligo kaj ebla signo de ŝtata propagando.
Aldone, en Esperanto ankoraŭ uziĝas la neologisma adjektivo "humanitara", ekzemple en la vorto humanitara helpo: Tia helpo estas la esprimo de (momenta) kolektiva subteno de unu homgrupo, bonfarta, al alia homgrupo, malbonfartanta kaj suferanta, el humanecaj motivoj.